作词 : Chiara Raggi 作曲 : Chiara Raggi Vi retrovos min sidantan ĉe vi dekstre kaj senvortan. Vi retrovos min en la dolĉa parfumo kiun hazarde spiros vi, pasante al mi flanke. Vi retrovos min ĉe ĉiu paŝo, ĉe ĉiu sunfalo. Vi retrovos min en iu projekto neatendita, en iu memoro ne forviŝita. Ĉar mi elektis kie restadi, la bona flanko de la amo, la varma kafo frumatene kaj sin elteni ĉiam kun rideto. Ĉar havas mi novan lokon disdoni, la taŭgan lokon por sin ŝanĝi, l’alia flanko al la riproĉemo kaj pacience al rekonstruo. Vi retrovos min eĉ kiam vi iam grumblos Kaj vi emos foje ĵeti for Se vi emos foje serĉi por La deziron jes remalkovri. Ĉar mi elektis kie restadi, la bona flanko de la amo, ke ni respektu la tempon vivitan, kaj endormiĝi kun nura pripenso. Ĉar havas mi novan lokon disdoni, la taŭgan lokon ĝin prizorgi laŭplace kie inventi novajn tradiciojn kaj akcepti la kontraŭ-ambiciojn. Se la vizaĝo ŝanĝiĝos kaj la perforto de nia tempo min ĵetos surfunde, vi retrovos min en tiu klara diso… Ĉar mi elektis kie restadi, la bona flanko de la amo, ke ni respektu la tempon vivitan, kaj endormiĝi kun nura pripenso. Ĉar havas mi novan lokon disdoni, la taŭgan lokon ĝin prizorgi laŭplace kie inventi novajn tradiciojn kaj akcepti la kontraŭ-ambiciojn. Chiara Raggi - voĉo Massimiliano Rocchetta - piano Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj direktita de la Majstro Stefano Pecci