作词 : Chiara Raggi 作曲 : Chiara Raggi/Dario Chiazzolino Jen rideto tima nun ekruĝigos mi pro vi vi rimarkos tion kaj nur infano taksos min Tenu min ĉe via koro batas ĝi takte, ritme pro momento en viv-nono tre malrapide sen la fino Se la steloj ĉiele ankaŭ havus voĉon ili nun kunkantus kune kaj la mondo aŭdus kaj kunaŭdus laŭte melodion ja por vi Fiŝkaptiste lerte mi dislanĉas reton kaj atendas mi la amon unu frazo pure ŝanĝos nian sorton “amas mi aminde vin” Nun parfumas kuno jam pro ĉi tiu intimeco je la varmo ĝoja kaj ĝi forflugi ŝajnas nun Ondoj nun kunfrapas sablon iras for, revenas borden move laŭ destina sorto kiu reportas ĉiun sian penson Se la steloj ĉiele ankaŭ havus voĉon ili nun kunkantus kune kaj la mondo aŭdus kaj kunaŭdus laŭte melodion ja por vi fiŝkaptiste lerte mi dislanĉas reton kaj atendas mi la amon unu frazo nure ŝanĝos nian sorton “amas mi aminde vin”